Esperanta Civito

Unua Kapitula kunveno prezidota de Chamberline Nguefack


La nova Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Chamberline Nguefack, kunvokis la Kapitulon por la 3a de majo 2017. La kunveno okazos skajpe, la Kapitulanoj estos konektitaj el kvin landoj: Bulgario, Francio, Hispanio, Italio kaj Kamerunio.

En la lasta kapitula kunveno prezidata de sen. Conde Rey, ĉi-monate en Ĉaŭdefono, estis prezentitaj tri projektoj kaj unu specifa plano. En la venonta kunveno la tagordo inkluzivas la sekvojn de la ĵusa parlamenta sesio, la staton de la Kapitulo, la kurson por formado de Civitaj kadroj kaj la eventojn en Afriko (fine de 2017).

La Senato decidis havi ordinaran sesion en Buĵumburo, tuj post la 8a Afrika Kongreso de Esperanto. Verŝajne temos pri tuta parlamenta sesio, ĉar ankaŭ la Forumo estos kunvokita. La unua parlamenta sesio en Afriko estas grava evento, pruvanta la engaĝon de la Esperanta Civito en tiu kontinento -- engaĝon kiu ne kolizias kontraŭ unu aŭ alia alo de la afrika Esperantio, kiel bedaŭrinde okazas en Togolando ĉirkaŭ la Internacia Junulara Kongreso. La Civito ne alportas kverelemon, ĝi alportas la esperantan kulturon.

(HeKo 641 8-C, 22 apr 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0600 s s