Esperanta Civito

Eŭropismo rekomencas spiri


Post la rezultoj de la prezidenta baloto en Aŭstrio kaj de la ĝeneralaj elektoj en Nederlando, la konfirmo el la hieraŭa verdikto de la franca popolo redonas elanon al la eŭropismo, aŭ almenaŭ al la eŭropemo. Certe ekzistas forta opozicio kontraŭ Eŭropa Unio en la diversaj landoj; sed, male al Anglio, sur la kontinento la plimulto ankoraŭ apogas la ideon de eŭropa integriĝo.

Ambaŭ frontoj estas transversaj: kvankam la antieŭropismo fortigas precipe la ekstreman dekstron, la sinteno de la ekstrema maldekstro restas almenaŭ ambigua; kaj la eŭropismo estas subtenata de heterogena arko, inkluzivanta malnovajn fortojn kaj novajn protagonistojn. Profili ilin geopolitike ŝajnas pli simple: la okcidentanoj de Brexit kaj Frexit ne praktikas la saman antieŭropismon de la orienteŭropanoj. Sed komuna denominatoro restas la rezisto kontraŭ la enmigrado: demando kiu perturbas ankaŭ la maldekstron.

En Bruselo kaj Strasburgo la etoso estis morna, dum la lastaj monatoj de 2016: ĉe la personaro de la eŭropaj institucioj oni ekdubis pri ilia (kaj sia) sorto. Pozitiva rezulto de tiu etoso estis la kresko de la ĉeesto de tiuj institucioj en la informa virtualo, precipe en la sociaj retoj. Ili komencas prezenti la utilon kaj bonon de Eŭropa Unio, laŭ trajtoj kiuj proksimiĝas al reklamkampanjo; kampanjo pri kiu, ĝis antaŭ unu jaro, neniu vere sentis la bezonon.

Se la eŭropismo rekomencas spiri, la sekva demando estas: kiam ĝi rekomencos inspiri? Estas oportune ke la ekstrema dekstro rezignas pri la sugestio "Eŭropo-Nacio", enirante la politikan sakstraton de la secesiemo. Sed la brita secesio ne estas nur frukto de la ekstrema dekstro: ĝi estas la rifuzo de certa politika projekto, kontraŭ kiu la nuna konservativa registaro klopodas desegni iun komonveltan alternativon.

La malforta punkto de la antieŭropisma fronto situas ĝuste en la manko de perspektivo post la secesio. Nek la svisa nek la norvega ekzemplo ŝajnas imitindaj; kaj kio do? La eŭropanoj bezonas certecojn, EU demonstru sin pli fidinda ol la secesiaj aventuroj.

Giorgio Silfer

(HeKo 642 2-E, 24 apr 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0567 s s