Esperanta Civito

La kvara "heroldeto" de KCE jam presata


Dum la aprila numero de "La eta Heroldo de KCE" atingis lastatempe sian legantaron, la monata informilo por majo 2017 jam estas presata. Kultura Centro Esperantista per tio akurate komunikas siajn novaĵojn kaj tiujn de la kolektivaj apogantoj Esperanta Naturamikaro, Esperanta PEN-Centro, Feminisma Esperanta Movado, Kooperativo de Literatura Foiro. Ĉi-lasta kompreneble (kaj la Esperanta PEN) havas ankaŭ propran kanalon en la revuo "Literatura Foiro".

La maja numero de la "Heroldeto" estos dissendata al la KCE-klientaro en Svislando kune kun la unua papera numero de "Heroldo de Esperanto": ĉi-lasta jam atingis loĝantojn en Ĉaŭdefono kune kun la aprila numero, kaj la Esperanto-Domo atendas de Brazilo la mankantan stokon de HdE 1:2017 por kompletigi la ekspedon.

Surbaze de la ĉi-jaraj spertoj KCE decidos ĉu renovigi la kolektivan abonon al HdE por 2018.

Donacojn KCE akceptas tra diversaj kontoj en Svislando, Francio, Italio, Hispanio, Belgio, Svedio kaj Nederlando. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 642 6-B, 28 apr 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0590 s s