Esperanta Civito

La Vickonsulo prelegis pri Brexit en Bolonjo


Plenplena salono de Bolonja Esperanto-Grupo hieraŭ vespere, kiam prelegis la Vickonsulo de la Esperanta Civito, prof. Giorgio Silfer, post enkonduko de la loka prezidanto Ivan Orsini. La temo estis: "La brita secesio: kiuj sekvoj en la lingva reĝimo de Eŭropa Unio?"

La preleganto sinteze prezentis la nunan lingvan reĝimon, bazitan sur multlingvismo, interpretata kiel la uzo de ĉiuj oficialaj ŝtatlingvoj de la EU-membroj, konforme al antikva reglamento de la Unio. Se strikte aplikita, la reglamento ekskludus la anglan ekde 2020. Tio fortigus la pozicion de la franca kaj la germana, kvazaŭ oni revenus al 1973.

Aliflanke, la Parlamento en Strasburgo spertus la fizikan malaperon de denaskaj anglalingvanoj: el la nunaj 17% al eventuale 2%. Sendepende de la jura statuso, la angla estos malpli parolata.

La sintenon al la angla lingvo influos ankaŭ la evoluo de la rilatoj kadre de la intertraktado, kaj la eventuala secesio de Skotlando el Britio. Al tio ligiĝas la ŝanco ke la angla rolos kiel vehikla idiomo en EU.

En la debato la ĉeestanta prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, citis la artikolon 8 de la reglamento 1, kiu povus allasi ŝancon por la angla kiel plua oficiala EU-lingvo. Laŭ prof. Silfer la decidorajto apartenas ĉiukaze al la membroŝtatoj, kaj estas malprobabla ia unuanima decido favore al la angla.

Rilate al esperanto, aktualas la elementoj de la batalo kiun kondukis la radikalaj parlamentanoj en 2004: se la demando kupliĝas al ideo de la defendo de la minoraj kaj minorigitaj lingvoj, eblas larĝigi la konsenton pri esperanto.

(HeKo 643 9-C, 7 maj 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0178 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0598 s s