Esperanta Civito

Juncker konfirmas la rezignon pri la angla lingvo


"Mi ĉiam dubas, ĉu paroli la anglan aŭ la francan, sed mi faris mian elekton. Mi prezentos mian paroladon en la franca, ĉar malrapide sed konstante la angla perdas sian gravecon."

La prezidanto de la EU-Komisiono, Jean-Claude Juncker, komencis tiel sian intervenon pri la stato de la Unio, 5 majo 2017 ĉe la Eŭropa Universitata Instituto en Florenco. La elekton pri la franca li motivis ankaŭ per la fakto ke en Francio okazas la baloto por la prezidento de la respubliko. Dufoje ĉe tiu enkonduketo la publiko vigle kaj sincere aplaŭdis.

"Ni intertraktados en absoluta lojaleco kun niaj britaj amikoj, tamen ne la Unio forlasas Brition, sed Britio forlasas la Union: en tio situas la diferenco, kaj tiu diferenco sentiĝos dum la venontaj jaroj" deklaris Juncker.

Liaj enkondukaj vortoj konformas al la prognozo ke la angla ne estos plu oficiala lingvo de EU ekde 2020.

[HeKo 644 1-E, 8 maj 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0579 s s