Esperanta Civito

En UEA kreskas la malkresko de la membraro


Komence de majo 2016 la UEA-membraro sume superis kvar mil, sed ĉi-jare ĝi restis sub 3.800, kun pli ol 7% minuso. "La ciferoj estas eĉ pli maltrankviligaj ol mi timis" komentariis la svisa UEA-komitatano Dietrich Weidmann, leginte la interan raporton pri la stato de la membraro. Cetere, li mem (aspiranta al la prezido de la asocio) forgesis pagi sian kotizon por la nuna jaro, do kuŝas en la listo de la forstrekitoj.

La statistiko komunikita de la ĝenerala sekretario, Martin Schäffer, montras membrofalon precipe ĉe la aliĝoj kun abono al la organo de UEA. Tio estas memkomprenebla, pro la krizo de la revuo kaŭzita de ĝia pasintjara ĉefredaktoro, la hungara Attila Kaszás: en sia lasta numero li atingis la fundon de l' mizero per la intervjuo al Jorge Camacho (de kies deliroj la estraro de UEA kaj la ĵurio de premio Grabowski publike distanciĝis).

Dua faktoro kiu negative influas la statistikon estas la Universala Kongreso, kiu en 2017 logas malpli da aliĝoj, kaj konsekvence malpli da membrokotizoj.

Tria negativa faktoro estas la malcerteco pri la kotiza sistemo dum la venontaj jaroj, kun la proponita enkonduko de "senpagaj membroj". Iuj komencas sin demandi, kial pagi altan kotizon, se eblus eniri la statistikon kiel senpaga "Amiko de Esperanto". En la atendo, oni elektas malpli kostan kategorion.

[HeKo 644 2-A, 8 maj 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0480 s s 
  Total: 0.0614 s s