Esperanta Civito

Tria represo de "Historio de la esperanta literaturo"


"Historio de la esperanta literaturo" vendiĝas pli rapide ol la aŭtoroj pretas por la dua eldono. Tial Kooperativo de Literatura Foiro decidis, dum ĵusa kunveno en Italio de la aŭtoroj kun la prezidanto, tuj produkti la trian represon de la unua eldono.

Je tiu represo la aŭtoroj, c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, jam laboras. Krom kompletigo pri kelkaj datoj (pro bedaŭrindaj forpasoj, inkluzive gravan kabeiĝon) kaj la korekto de lastaj preskoboldaĵoj, la teksto koincidos kun tiu de la dua represo.

La trian represon kaŭzas ankaŭ la fakto ke la tempoj por la dua eldono longiĝas, precipe se la apendicoj pri poezio kaj prozo grandparte diluiĝos ene de la ĝenerala teksto. Estas diskuto inter la aŭtoroj ankaŭ pri eventuala tria apendico.

Ĉu la tria represo premieros fine de junio en Teruelo, okaze de la Hispana Kongreso de Esperanto, al kiu prof. d-ro Carlo Minnaja estos bonvenigita de la HEF-prezidanto, Antonio Del Barrio? Certe li prelegos pri la verko; la kunaŭtoro ne ĉeestos.

(HeKo 644 7-B, 13 maj 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0396 s s 
  Total: 0.0550 s s