Esperanta PEN asembleos en Svislando
La prezidanto de Esperanta PEN-Centro, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, kunvokis la Asembleon de Esperanta PEN-Centro al Svislando je la 15a de julio 2017, posttagmeze. Sian ĉeeston jam anoncis ses el la dudeko da membroj, plus la sekretario-kasisto, c-ino Miroslava Kirova.
Unuafoje la PEN-Asembleo kunvenas post la aĉeto de apartamento al ĝi rezervita en Ĉaŭdefono, kaj post diversaj gravaj demarŝoj kadre de la diversaj komitatoj de PEN Internacia. Zeki Ergas ĵus reprezentis unuafoje la esperanto-centron dum la konferenco en Bledo.
La Asembleo enfokusiĝos pri la interna strategio de la tegmenta neesperantista organizo.
(HeKo 645 5-B, 19 maj 17)