Esperanta Civito

Konciza medito pri nia lingva unikeco


La partopreno en konferenco de (inter)slavistoj koincidas kun la 130a datreveno de la esperanta lingvo, kies gramatiko en manuskripto ne estis plu modifebla antaŭ la preso, post la cenzura permeso datita 18 majo 1887 laŭ la ortodoksa kalendaro. Tial la Konstitucio de la Esperanta Civito fiksis la 2an de Junio kiel Tagon de la Esperanta Lingvo.

La progreso de esperanto estas enorma, kompare kun la ceteraj planlingvoj. Aŭskultante teoriumadon pri areaj interlingvoj, rilate latinoidojn mi rimarkas la sciencan regreson de la naturalismo en interlingvistiko. Aliflanke mi konstatas ke naturalismo restis ĉe la nivelo de vehikla projekto, de internacia helplingvo, dum esperanto kreskis al arta esprimilo kaj al identigilo.

Eraras tiuj, kiel Andreas Künzli, kiu pretendas komparon kun la literaturoj en "grandaj" lingvoj. Esperanto estas minoritata fenomeno, oni komparu ĝin kun la romanĉa, aŭ prefere kun diasporaj minoritatoj, aŭ kun tiuj literaturoj kiuj disvolviĝis sur la akso de propaganda societo, kiel la okcitana de felibrismo. Kaj nia originala literaturo restas nekontestebla fakto, same kiel nekontestebla estas la komunika funkcio.

Ni memoru ke en aŭgusto 1905 ankoraŭ estis skeptiko kaj timo pri la efektiva komunikado dum la baldaŭa kongreso en Bulonjo, kie tamen realiĝis kvazaŭ pentekosta miraklo. Ni memoru ke plimulto de la esperantistaro kontestis la eblon kaj eĉ indon havi literaturan kreivon per nia lingvo; al kio ni ŝuldas ankaŭ la fortiĝon de la traduka ĝenro. Kaj nur en septembro 1993 la mondo agnoskis esperanton literatura lingvo, per la decido de la PEN-mondkongreso en Santiago de Kampustelo.

Simile evoluas la procezo kiu kondukas al la agnosko pri esperanto kiel identigilo de propra lingva grupo, laŭ la artikolo 1, paragrafo 5 de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj. Ankaŭ kontraŭ tio ekzistas rezistoj interne de la esperantlingva kolektivo, simile kiel estis kontraŭ la ideo pri arta esprimilo.

Estas demando: ĉu la tradiciaj esperanto-movadoj, organizitaj centralisme kiel neregistaraj organizoj laŭ vertikala akso, stimulas aŭ bremsas la funkciojn literaturan kaj identigan de la lingvo? La respondon povas doni nur ilia grado de inkludemo. Se ekskludemo pli karakterizas ilin ol inkludemo, la movadoj bremsas tiujn funkciojn kaj, konsekvence, ankaŭ perdas membrojn -- ĝis tioma punkto, ke ili povus rezulti superfluaj por la ekzisto de la lingvo, en ĉiuj tri funkcioj.

Ĉi tiu debato montras kiom evoluinta estas Esperantio, kompare kun la bazo de la aliaj lingvoprojektoj. Ni iĝis unika fenomeno.

(HeKo 646 9-C, 2 jun 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0564 s s