Esperanta Civito

UEA frontas kvin opoziciojn: kiu el ili plej nocas?


Universala Esperanto-Asocio devas nuntempe elteni kvin opoziciojn. La unua konsistas el homoj kiuj insultas pli-malpli ĉiujn, kaj kompreneble rezervas pli vastan porcion da insultoj al la establo kiun ili supozas plej grava en Esperantio. Temas pri unuopuloj kiel Andy Künzli, aŭ pli frue Christopher Culver, kiuj disdonas patenton de idioteco al ĉiuj (krom si mem). Ne temas pri opozicia opinimovado, sed pri individua atakado, kies stilo, miksita al faktaj eraroj, igas senefika la kritikadon eĉ kiam (multe pli hazarde ol sisteme) ĝi trafas la veron. Ĉiukaze tiaj opoziciuloj situas ekster UEA.

Apud la unua opozicio ekas la dua, kiu startas laŭ la sama ondlongeco de insultado kaj kalumniado, sed ĝi evoluas al efektiva opozicia movado. Ĉe la komenca ekstremaĵo ni trovas Jorge Camacho kaj Lee Miller. Kiam ili ne referencas al ekskrementoj (en la buŝo de Camacho, la "fajna poeto", plej ofte "merdo"), ili formulas tiajn juĝojn: "Organizo kiel UEA devus havi malmultajn celojn, kaj plenumi ilin bone. Ĉefe gravas doni ian valoran servon al la membroj. Oni rezignu pri la celo ŝanĝi la mondon" (Lee Miller). La linion kamaĉisman senpaŭze daŭrigas tiu bullerisma, kiu jam konsistigas opozicion ene de la asocio. Ĝi ekas ĉe Francisco Javier Moleón kaj evoluas ĉirkaŭ la akso de "Libera Folio", nome István Ertl, Kalle Kniivilä kaj tiel plu, ĝis la ĉefa referenculo (Osmo Buller), kiu laŭ LibFol ĉiam pravas.

La dua opozicio vastiĝas tiel al tria, efektive grava interna opozicio, kiu kalkulas je la apogo de kelkaj UEA-komitatanoj, kaj ankaŭ TEJO-komitatanoj, admirantoj de la bullerismo, kiel Pawel Fischer-Kotowski. Ĉi tiu opozicio nete kontraŭas ne UEAn en si mem, sed la nunan gvidantaron, al kiuj interalie ĝi riproĉas la emancipiĝon de TEJO. La bullerismo-kamachismo tamen batalas sur du frontoj: interna (kontraŭ la linio Fettes-MacGill-Schäffer-Mandirola-Maurelli) kaj ekstera, kontraŭ la Esperanta Civito. Ĝi havas tiurilate certan viskozecon, tiel ke finfine ĝi inkludas ankaŭ apartajn ulojn kiel László Szilvási.

Ne nur kontraŭ la nuna estraro, sed pli ĝenerale kontraŭ UEA sin esprimas kvara opozicio, kiu arigas la malkontenton ekzemple de afrikanoj. Ĉi tie UEA pagas pro siaj strategiaj eraroj, kiuj tamen rekunigas kaj la internan opozicion inspiritan de la eksdirektoro kaj la nunan estraron. La kvara opozicio pendolas inter la deziro definitive rompi kun Roterdamo kaj la momenta disponeblo al dialogo. Ĉiukaze, male al la unuaj tri opozicioj, ĝi ne atakas subjektojn ekster UEA, ekzemple la Esperantan Civiton.

Ne kontraŭas la Esperantan Civiton, kaj eĉ emas kunlabori al ties projektoj, la kvina opozicio, kiu ankaŭ grandparte formiĝas ekster Eŭropo, ekzemple en Brazilo tra la filozofado de Fabrício Valle. Ankaŭ ĉi tiu opozicio povus esti ortodoksa, nome ne kontraŭ UEA en si mem, sed tendence ĝi estas heterodoksa, ĉar ĝi stiras la debaton al novaj organizaj formoj, por kiuj UEA ne taŭgas (sed eventuale jes la Esperanta Civito).

La nuna gvidantaro de UEA kaj TEJO, sieĝata de tiuj kvin opozicioj, devus a) ignori la unuan (tion ĝi fakte faras); b) fermi la konfliktemon en Afriko (la nova konsisto de la afrika UEA-komisiono ŝajnas konfirmi tiun sagacan elekton), senprajmigante la kvaran opozicion; c) dialogi kun la kreskanta kvina opozicio; kaj, precipe d) trovi la forton definitive likvidi la internan opozicion (duan plus trian), eĉ je la kosto de plia membrarfalo.

Laŭ sia politika stilo, la Esperanta Civito ne alprenas poziciojn kontraŭ, sed eventuale por: por la interesoj de la afrikanoj kaj por la emancipiĝo de TEJO, ekzemple. Tio malkongruas strategie kun la bullerismo-kamaĉismo, kaj povas taktike kongrui kun la nunaj UEA- kaj TEJO-estraroj; ĉi-lasta efektive aŭspicias Artan Renkonton Transnacian en Esperanto, kontraŭ kio furiozis la dua kaj tria opozicioj.

(HeKo 647 1-A, 5 jun 17)

Afrika Esperantiano demandas:

Kio okazus, se la internaj UEA-opozicioj koalicius kontraŭ la nuna estraro?

La redakcio respondas:
Probable puĉo.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0120 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0550 s s