Esperanta Civito

"Historio de la esperanta literaturo" elĉerpita


Ankaŭ la dua represo de "Historio de la esperanta literaturo" estas elĉerpita ĉe la eldoninto, Kooperativo de Literatura Foiro. La elĉerpiĝo koincidas kun la livero de la libro al la presejo, por la tria represo, kiu estos plenumita venontmonate, ĝuste cent tridek jarojn post la eldono de la Unua Libro, en Varsovio 1887.

Intertempe eblas ankoraŭ mendi, aŭ eventuale aĉeti, el la malgrandaj stokoj en la plej bonaj libroservoj: ekzemple tiu de Kultura Centro Esperantista en Svislando. Sed tio povas oportuni nur dum kvin semajnoj ekde hodiaŭ.

La oficiala prezento de la tria represo de HEL okazos dum Junulara Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, la 21an de julio, ĉe la "literatura brunĉo". Ĉeestos unu el la aŭtoroj kaj la Administra Komitato de LF-koop.

Kiu jam posedas la libron, aprezas ĝin kaj havas la eblecon, tiu povas donaci ĝin al malriĉa esperantologo en ne riĉa lando.

(HeKo 647 6-B, 9 jun 17)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0170 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0597 s s