Esperanta Civito

Alternativa organiza modelo por Esperantio


La esperantistaro organiziĝis tra la jardekoj laŭ organiza modelo komuna al multaj neregistaraj subjektoj. La modelon influas la evoluo de la makrosocio, al kiu Esperantio preskaŭ neniam proponis organizan alternativon. Escepto okazis kun Sennacieca Asocio Tutmonda, kies strukturo ne imitas la naciŝtatan ŝablonon, laŭ anarkomondialisma varianto.

Ĝis la ekesto de Ligo de Nacioj, la supernaciaj aŭ internaciaj neregistaraj movadoj ne aplikis la naciŝtatan ŝablonon. Ekzemple, en PEN Internacia la diversaj centroj reprezentas ne landojn, sed literaturojn (tial la kataluna estis jam la tria centro, kronologie, post la angla kaj la franca). Sed ekde la fondo de UN la naciŝtata paradigmo fariĝis pli kaj pli prema, ankaŭ ĉar tiuj movadoj pli kaj pli transformiĝis al NROj, neregistaraj organizoj. Tial, ekzemple, PEN Internacia evoluis el la modelo de brita klubo al tiu de NRO.

Nuntempe UEA, TEJO, ILEI kaj la diversaj sigloj de Esperantio (mis)funkcias kiel internacia NRO. Eĉ SAT sinkis al tiu modelo, kvankam ĝi ne kultivas rilatojn kun UN, Unesko, EU kaj la koncernaj fondusoj, dum tiuj rilatoj karakterizas la eksteran strategion de la ceteraj -- ĝis tioma grado ke UEA agnoskas novan landan asocion nur se la koncerna teritorio iĝis ŝtato agnoskita de UN mem.

La apliko de la naciŝtata ŝablono kaj la konsekvenca NRO-paradigmo kondukas al la senvalorigo de la koncepto de amasorganizo, bazita sur individuaj kaj kolektivaj kotizantoj, aktivaj laŭ lokaj grupoj kaj landaj sekcioj. La financaj rimedoj nur marĝene venas el la kotizoj, la NROj pli kaj pli vivas el projektoj financataj de interŝtataj organizoj kaj apartaj fondumoj aŭ fondusoj. El tio rezultas grava mistordo kaj grava danĝero: la NROj konstruas sian politikon laŭ la ebla financado pro tiu aŭ alia projekto, ne laŭ aŭtente propra programo, sed adoptante alies prioritatojn; krome, se la interŝtataj organizoj subite fermus sian kranon, la NROj mortus soife, nome ili bankrotus.

En tiu ĉi linio evoluas preskaŭ ĉiuj junularaj movadoj, kiuj tial (por ricevi la subvenciojn) bezonas emancipiĝi de la olda tavolo. La naturamika junularo emancipiĝis kiel aparta subjekto kontraktinta kun la Naturamika Internacio kvanton da postenoj en la supernaciaj NFI-instancoj, kvazaŭ granda landa sekcio de NFI. TEJO elektis alian tipon de kontrakto (kun UEA), kiu kondukas aŭtomate al konfliktaj situacioj.

Tamen la fundamenta karakterizo de tiu organiza modelo restas la centralismo, des pli ke la NROj pli kaj pli ekzistas danke al nukleo aktivanta en iu centralo, kie la homoj "volontulas": efektive ili estas dumtempaj dungitoj sen sindikataj rajtoj. La situo de tiu centralo havas ne nur geografian, sed ankaŭ socian signifon: se en Prago, ĝi altiras precipe volontulojn el orienta Eŭropo (kompreneble ne nur); se en Roterdamo, pro la koncerna statuso en Nederlando ĝi altiradis (kaj plu altiras) samseksemulojn (kompreneble ne nur).

Sendepende de la pli kaj pli marĝena SAT, ĉu eblas nova organiza modelo por Esperantio, krom la NRO centralisme aksita laŭ UN-paradigmo, kun malkreskanta membraro kaj kreskanta subvenci-dependo?

Ekzistas nur unu alternativa propono, jam efektive funkcianta, kaj multaj babiloj pri la konstruo de alternativo tra la virtuala mondo.

(Giorgio Silfer)

Legu pli en Heroldo de Esperanto, 4:2017

(HeKo 648 3-B, 14 jun 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0564 s s