Esperanta Civito

Unua ekspertizo komisiita al Esperanta Naturamikaro


Donis negativan rezulton la evaluo pri vasta bieno proksima al Arundo (Andaluzio), kie laŭ peto de la posedanto Esperanta Naturamikaro ekzamenis la eblecon krei didaktikan centron pri biodiverseco. La Komitato de Esperanta Naturamikaro, kunvenante hieraŭ vespere sub la prezido de sen. Julio Herrero, aprobis la koncernan raporton de d-ino Esther Vallado, naturamikino el Asturio.

"La bieno kaj la konstruoj sur ĝi ne prezentas sufiĉajn karakterizojn por realigi staĝojn cele al la edukado pri biodiverseco kaj konservado de la naturo, pro malsufiĉaj kondiĉoj kaj de sano kaj de sekuro; nek por roli kiel ekzemplo de biodiverseco, ĉu de specioj ĉu de ekosistemoj. Forte impresas la manko de reptilioj, insektoj, likenoj kaj amfibiuloj, evidentaj simptomoj de natura kaj ekvilibra ekosistemo" emfazas d-ino Vallado.

"Krome ne eblas la disvolvo de permakulturo aŭ ekologia agrikulturo, pro la stato de la tereno, rezulte de misplugado kaj uzo de herbicidoj. Necesus jaroj por reakiri la fekundecon kaj la fizikajn karakterizojn de sana grundo" konkludas la ekspertizo.

La Komitato diskutis kun la astura referenculino ankaŭ pri la ĝenerala situacio de la internacia naturamika movado kaj la rolo de ENa en ĝi.

Nuntempe ENa havas tri sekciojn en Hispanio: la naturamika esperanto-domo en Andaluzio kaj du partneraj societoj en Kanariaj insuloj kaj Asturio.

(HeKo 648 4-B, 15 jun 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0385 s s 
  Total: 0.0542 s s