Esperanta Civito

Raporto de Komitato Armand pri la kazo Bogatov


Nome de Komitato Armand (pri esperantistoj en prizono) la Vickonsulo de la Esperanta Civito petis enskribi la kazon Bogatov en la tagordo de la venonta ordinara kunveno de la Kapitulo, kunvokita al Ĉaŭdefono, 12 julio 2017.

Tial ke la Kapitulo ne pritraktas tiel specifan temon se mankas raporto, certe Komitato Armand estas preparanta aŭ jam preparis tiun raporton, liverotan al la kunveno.

Informo pri Dmitrij Bogatov estas legebla en https://freebogatov.org/eo/ .

La retejo sciigas nur nerekte ke temas pri esperantisto. Ŝajnas ke li membras en Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, sed TEJO (kies ĝenerala sekretario estas rusino) ne rezultas inter la apogantoj de la kampanjo por lia liberigo.

Pri la kazo Bogatov, laŭ nordeŭropa skandalgazeto, moskvaj esperantistoj mem estus dividitaj, ĝis fizika kolizio. La saman artikolon tamen relanĉis "La Balta Ondo / La Ondo de Esperanto".

[HeKo 649 6-C, 12 jul 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1785 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.2234 s s