Esperanta Civito

Corsetti forlasos la UEA-estraron


D-ro Renato Corsetti definitive retiriĝas de la UEA-estraro: li rekandidatos nek por la prezidanteco (pro troa kumulo de mandatoj) nek por la Estraro entute. Samtempe kun li retiriĝas la nunaj estraraninoj Ans Bakker kaj Ulla Luin. Ankaŭ s-ro Yu Tao rezignis. Inter la elirantaj esperas reveni nur Maritza Gutiérrez, Claude Nourmont kaj Amri Wandel.

Krom s-ino Nourmont, la jam pli ol tridek jarojn regantan Tireso-generacion povus plu reprezenti d-ro Ranieri Clerici en Romo (kandidato al la vicprezidanteco, sed siatempe ne entuziasma pri la "batalo kontraŭ la lingva imperiismo", perceptata esence kiel angle-usona) kaj prof. Probal Daŝgupta, kiu kandidatas por la prezidanteco.

Daŝgupta estus ideala prezidanto por la dezirantaj homon geografie foran, kiu tial lasus liberan manon al la burokrata aparato, sed ankaŭ por la supozantaj lin ideologie proksima al la ĉefa emerito. Malgraŭ (aŭ ĝuste pro) la ambigueco de siaj rilatoj (li aktivas en la Radikala Partio, kie li iel "kontrolas" la ERA-kolektivon) Clerici posedas dotojn de strategia kaj intelekta ekvilibro kiuj mankas al Daŝgupta, inklina eĉ al insultado laŭ kamaĉeska stilo.

Por la posteno de ĝenerala sekretario kandidatas Barbara Pietrzak kaj Yves Bellefeuille, kun tre malegalaj ŝancoj. La unua estas Sinjorino La Voĉo de la jama Pola Radio, dum la dua estas, tendence sed efike, markita de la tiresanoj kiel "interna opoziciulo" kaj "ĉikanema juristo".

Ĉu la ludo tamen estas finita, eĉ se jam difinita? Malgraŭ kreskanta diskretemo (aŭ eĉ sekretemo, laŭ skandalisma nordeŭropa retgazeto) pliaj novaĵoj povus okazi dum la lastaj tri monatoj de la Corsetti-epoko.

[HeKo 328 9-A, 22 apr 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0559 s s