Esperanta Civito

UEA prenas de TEJO pli ol donas al TEJO

Universala Esperanto-Asocio estas reakiranta la monon elspezitan por la aĉeto de dua nemoveblaĵo en Roterdamo. La reakiro okazas per luigo de tiu nemoveblaĵo al Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, je prezo kiun d-ro Francesco Maurelli taksas "merkata".

"TEJO pagas al UEA la luadon de ĉambroj, po 325 eŭroj monate/persone" malkaŝis komitatano Maurelli. Tri volontuloj samtempe do alportas preskaŭ mil eŭrojn monate: la mono venas el la kaso de TEJO, kiun furaĝas eŭropaj subvencioj.

UEA ekspluatas la TEJO-stabanojn ne nur per luprezo. Daŭrigas d-ro Maurelli: "TEJO estis ankaŭ la nura akreditigita organizo por gastigi homojn en la CO per la Eŭropa Volontula Servo. Estus iom misgvide nur mencii ke P. estis volontulo de UEA, sen ankaŭ klarigi ke formale, por la instancoj, li estas volontulo de TEJO. TEJO do disponigis al UEA siajn konojn kaj spertojn -- ankaŭ akiritajn pagante fakulojn. Cele al gardado de jura integreco, estas certe bonega informo ke li laboris ankaŭ por TEJO -- alikaze mi ne povas imagi kio estus la situacio kaze de kontrolo, aŭ kion eblus skribi en la raporto pri la subvencio."

"Se al tio ni aldonas ke estis fortaj premoj de la Ĝenerala Direktoro tiel ke la mastrumanto de la projekto estu en la CO, kaj aparte ke tiu estu P., la bildo pri bonkora UEA kiu disponigas siajn rimedojn senpage por juna TEJO estas ja nekompleta kaj iomete misgvida." Fakte ne iomete, sed iomege.

Krome, la UEA-ĉefburokrato vojaĝas por UEA je la kosto de TEJO: "Estas ankaŭ menciinde ke, unuafoje en la historio de UEA, la Ĝenerala Direktoro vizitis la Afrikan Oficejon. Tio eblis danke al subvencio de TEJO, kiu pagis la vojaĝon de Veronika Poór el Roterdamo al Afriko" malkaŝas Maurelli.

Laŭ postulo de UEA, TEJO-volontuloj devas dediĉi 20% de sia labortempo al la "sangosuĉa patrino", dum TEJO ne rajtas peti reciprokecon ĉe la UEA-oficistaro.

Fine, "nur kelkajn groŝojn ricevas TEJO el siaj membrokotizoj tra UEA". Evidente UEA profitas el TEJO multe pli ol inverse.

[HeKo 652 8-A, 23 jul 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0467 s s 
  Total: 0.0608 s s