Esperanta Civito

Lexus responsa pri HdE nur por 2017

Sociala Grupo Lexus (Brazilo) aĉetis la gazeton "Heroldo de Esperanto" sub la kondiĉo, ke LF-koop ricevos interkonsentitan sumon per dek unu partopagoj, inter decembro 2016 kaj oktobro 2017. Aldone, se Lexus malfruus tri monatojn en partopago, la proprieto de la gazeto reirus al LF-koop.

Dum ok monatoj LF-koop ricevis nur unu partopagon, kaj Lexus produktis nur unu numeron. La kooperativa Asembleo en aprilo koncedis krediton al la nesolventa, sed la prokrasto havis limdaton. Aplike al tiu decido, hodiaŭ la Administra Komitato de LF-koop estis devigata formaligi la reprenon de la gazeto ekde Novjartago 2018.

La tuta jarkolekto 2017 de HdE restas sub la ekskluziva respondeco de Lexus, kaj la enkasigitaj/otaj abonkotizoj por 2017 restas posedaĵo de Lexus. Ĉi-lasta povos proponi la periodaĵon sub alia titolo ekde la jarkolekto 2018.

KALiFo bedaŭras ke ne eblis alia solvo, sed efektive nun Lexus povas pli trankvile dediĉi sin al la produktado, responsante pri siaj malfruoj nur ĉe la abonantaro.

[HeKo 653 5-B, 30 jul 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0709 s s 
  Total: 0.0848 s s