Esperanta Civito

KCE ekplanis sian kalendaron 2018

Dum sia ĵusa ordinara kunveno en Ĉaŭdefono, post sukcese intensa programo en julio, la Komitato de Kultura Centro Esperantista sub la prezido de prof. Giorgio Silfer ekplanis la kalendaron de la venonta jaro.

La kvara lingva kolokvo disvolviĝos meze de aprilo 2018, inkluzivante la Asembleon de KCE kaj eble ankaŭ tiun de LF-koop. Okaze de la Tago de Ĉiuj Pioniroj la cindroj de c-ano Manuel de Seabra estos solene liveritaj al la Esperanta Panteono.

Dum la somero KCE proponos almenaŭ tri aranĝojn. La unua estos semajno por prepari tradukistojn. La dua estos semajna kurso por prepari al la C2-diplomo (nur KCE havas tiun nivelon ĉe lingvotestado). La tria estos la dua kurso por la formado de Civitaj kadroj. Ĉi-lasta probable koincidos kun la dudeka datreveno de la lanĉo de la Pakto por la Esperanta Civito.

La Komitato diskutis aliajn temojn, inkluzive de la pli kaj pli sukcesa Monata Informilo. Ĉi tiu definitive anstataŭas la ne aperantan "Heroldo de Esperanto", por kiu kolektiva abono 2017 estis pagita.

Rimarkinda estis ankaŭ la konsultiĝo pri la venonta Komitato, elektota en aprilo 2018. Pormomente nur la sekretario, sen. Anna Bartek, konfirmis sian kandidatecon, el la elirantaj.

[HeKo 653 7-B, 1 aŭg 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0563 s s