Esperanta Civito

La Civita saluto al la afrika IJK

Estimata Prezidanto,

Komenciĝis la Internacia Junulara Kongreso, la unua de TEJO en Afriko, kaj la Esperanta Civito ĝojas sendi sian gratulon pro la evento kaj sian bondeziron por ĝia sukceso.

La gratulo estas duobla, ĉar temas ne nur pri la unua IJK en Afriko, sed ankaŭ pri la unua kun plena jura sendependeco de TEJO. Sojle de sia okdekjariĝo, via asocio trafis tiun celon post lukto kiu daŭris du jardekojn. Ni plu opinias, ke multe da energioj kaj tempo kaj mono estus ŝparitaj, se unue fondiĝus kaj registriĝus "Monda Esperantista Junulara Organizo", kaj tuj poste TEJO malfondiĝus, transdonante ĉion sian al MEJO. Ankaŭ la nunaj rilatoj kun UEA estintus pli simplaj, per tia proceduro.

Ni dezirus esprimi nian solidarecon al la esperanto-junularo, kiu lastatempe suferis pro konfliktoj kaj ĉikanoj kadre de tiuj rilatoj kun UEA. Kaj ni tuj aldonas nian bedaŭron pro tiu situacio, kaj la esperon ke boniĝos la rilatoj inter TEJO kaj UEA.

Unu el la plej aprezindaj virtoj de TEJO estas, ke ĝi aliĝis al pli ol unu tegmenta organizo samtempe, ĉu en ĉu ekster Esperantio. Tian virton ni aprezas ankaŭ en aliaj transnaciaj societoj, kiel Esperanta PEN-Centro (membro de PEN International), Esperanta Naturamikaro (membro de Naturfreunde International), Feminisma Esperanta Movado (observanto ĉe Conseil International des Femmes) kaj aliaj, kiuj samtempe aliĝis ankaŭ al la Pakto
por la Esperanta Civito.

Kompreneble ni aparte aprezas ankaŭ la engaĝon de TEJO por Afriko, kontinento kie la Esperanta Civito multe investas: ne hazarde, la esperanta civitanaro elektis afrikaninon al la prezida posteno. Ni esperas ke eblos konverĝo de la respektivaj engaĝoj.

Ni afable petas vin transdoni ĉi tiun amikan saluton al la Komitato.

Plej kore
Giorgio Silfer, Vickonsulo

[HeKo 654 1-C, 6 aŭg 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0565 s s