Esperanta Civito

La Civita Parlamento kunvokita al Buĵumburo


La Senato kunveninta en Loklo jam decidis ke la venonta Parlamenta sesio okazos en Afriko, sed la Konsulo ĝis nun prokrastis la plenumon de tiu decido, ne konsultante la Senatajn grupestrojn. Fine hodiaŭ la Vickonsulo, provizore anstataŭanta la Konsulon en foresto, konsultis la grupestrojn kaj tuj atingis interkonsenton.

La Senato estas kunvokita al Buĵumburo (Burundio) tuj post la fermo de la 8a Afrika Kongreso de Esperanto, la 27an-28an de decembro 2017. Sekvos samloke (kaj samdate) la Foruma sesio.

La tagordoj kaj aliaj teknikaj detaloj ne estas ankoraŭ komunikitaj, sed oni scias ke ambaŭ branĉoj de la Parlamento pritraktos amendojn al la Konstitucio, pri kiuj ekzistas konverĝo de la majoritato kaj de la opozicio. Ŝajnas ke la balotpremio reduktiĝos je du postenoj (la du ĉefkandidatoj de la gajninta listo), dum la ceteraj dek sep estos atribuitaj proporcie, laŭ la d'Hondt-sistemo. Granda estas la kontenteco ĉe la Blankanoj, kiuj konstante batalas por la proporcia reprezentivo.

La kvestoro estas je dispono por helpi la geparlamentanojn plani la vojaĝon kaj restadon.

[HeKo 654 3-C, 8 aŭg 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0786 s s 
  Total: 0.0931 s s