Esperanta Civito

Kompetentaj partoprenontoj en la brusela Studa Tago


Pli kaj pli altnivela anonciĝas la Studa Tago organizita de fondumo Pro Esperanto ĉe la okcidenta legacio de la Esperanta Civito, en Bruselo 23 septembro 2017, specife pri la temo "Investado en Afriko".

Al la matena prelegaro de mag. Rolando Y. W. Meerbergen pri "La justa investado nomata 49-2-49" aldoniĝas interveno de d-ro Leonardo Baroncelli, iama ambasadoro en Kinŝaso kaj diplomato ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Krome ĉeestos afrikaj eŭropanoj, kiel sen. Carmine Dello Spedale, naskita kaj vivinta en Eritreo.

Sen. Dello Spedale longe laboris kiel fakestro en unu el la plej gravaj italaj bankoj. Lia kompetento etendiĝos al la posttagmeza forumo pri alternativa banko, enkondukota de sen. Giorgio Silfer, sub la prezido de la prezidanto de Pro Esperanto, sen. Marie-France Conde Rey, vickonsulo pri financoj.

Por ĉeesti la Studan Tagon necesas aparta invito: bonvolu peti ĝin de bx_legacio ĉe esperantio.net

[HeKo 655 1-C, 15 aŭg 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0588 s s