Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio, julio 2017 - 1


Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari donacon aŭ legacon.

Junio-julio 2017 estis aparte malbonaj por Universala Esperanto-Asocio, kun perdo de preskaŭ dek procentoj: ĝia indico haltis je 2500,04 (minus 9,6%). Se ni estus reale en borso, necesus suspendo de la titolo. Tial ni dediĉas apartan analizon al la bedaŭrinda stato de UEA.

La regula publikigo de bilanco kaj spezkalkulo estas pozitiva trajto por internacia neregistara organizo: per tia travideblo UEA gajnas en reputacio. Samtempe tio montras ke la  financa stato draste malboniĝis: la deficito fariĝis struktura kaj tre granda, la buĝeto 2017 eĉ ne estis aprobita. Paralele, okazis investo en nemoveblaĵo, kies profito ŝajnas kontraŭdira kaj kies strategia konsekvenco estas ligi sin poreterne al Roterdamo, urbo multekosta, ekologie ne plej rekomendinda (pro la apudeco de la plej granda naftorafinejo en Eŭropo) kaj geopolitike malgrava.

Kreskantaj problemoj koncernas la stabon kaj la servojn. La stabo firmiĝis delonge kiel kosta burokrata aparato: la aldono de "volontuloj" apenaŭ efikas. Precipe malkvietigas la tre alta proporcio de la salajroj en la spezkalkulo, des pli ke ne temas pri NRO kun konstantaj kostoj pro interpretado kaj tradukado. Paradokse, sen la lingva problemo UEA pruvas ke la kostoj de la stabo estas pli altaj ol kun la lingva problemo... Ĵusa klopodo redukti tiujn kostojn koliziis kontraŭ la rezisto de interna opozicio, tial ke la buĝeto ne estis aprobita.

Aliflanke la estraro trafis fuŝe en siaj lastjaraj elektoj: katastrofa tiu pri la nova redaktoro de la asocia organo, kies valoro kiel servo ege reduktiĝis; malbona tiu pri la nova ĝenerala direktoro, se juĝi laŭ la kreskanta konfliktemo inter UEA kaj TEJO.

Al la kredindo de UEA negative efikas ĝuste la evoluo de la rilatoj kun la eksa junulara sekcio, kies merkatniĉo nun atingas preskaŭ la duonon de la meza aĝo de la homaro. Praktike kreiĝis aparta societo kun klara statuso sed ankoraŭ hibrida rilato, kio bremsas la emon investi aŭ donaci. Riskante kompromiti sin ĉe la interna opozicio, la estraro de UEA kuraĝis elekti la junularon. Sed la emancipiĝo por kiu TEJO batalis dum du jardekoj, ofte kontraŭ la burokrata aparato, fine transformiĝis al granda konflikto pro nerespektata kontrakto.

Konsekvenca problemo estas la kreskanta manko de konfido en la estraro, specife la triopo reelektita en Nitro: s-roj Fettes (prezidanto), MacGill (vicprezidanto) kaj Schäffer (sekretario). Kvankam ĝis nun ne ĉiuj estis egale laboremaj (MacGill pli ol Fettes kaj multe pli ol Schäffer) ne temas esence pri mallaboremo. Interalie estas laŭdinda la strebo al trejnado de aktivuloj, kio tamen ne kondukis al la solvo de fundamenta problemo: la informadika kunteksto.

Dekomenca handikapo estis la troa espero en la kvalitoj de Mark Fettes, indikita de kelkaj kvazaŭ la atendata mesio. Tia certe li ne estas, sed li iom tro kultivis tian pretendon, interalie per kolosa laborplano kiu tuj perpleksigis la sobrajn societanojn. Oficante samtempe kiel prezidanto de Esperantic Studies Foundation, s-ro Fettes dum 2013-15 (li rezignis pri la ESF-prezido tiam) aspektis la plej potenca homo en la tradicia Esperantio. Iom pli da malalta profilo estus helpinta lin.

Grava taktika eraro de Fettes estis la utiligo de la statutreformo kiel ilo por antaŭenigi strategion. La rezulto estas duobla ensabliĝo, kaj de la statutreformo (eĉ la membrokategorioj malkongruas nuntempe, inter TEJO kaj UEA) kaj de la strategio.

Efektive la strategio jam ne ekzistas. La relanĉo de la Manifesto de Prago neniam okazos. UEA situas en la sakstrato kien ĝin pelis antaŭ dudek unu jaroj ĝuste Mark Fettes (fizika aŭtoro de tiu dokumento) kaj Detlev Blanke (ties mentoro ĉe la hezitanta Komitato). Oni ne miru pro la nuna situacio, oni miru pro la kolektiva iluziiĝo en Rejkjaviko.

La neevitebla sekvo estas la redimensiigo de la asocio, a) per konstanta membroperdo; b) per deraŭtiĝo de TEJO el la UEA-parabolo; c) per drasta redukto de la salajrata personaro. Se tio ne sufiĉus, ordinare intervenus la komisarado de la entrepreno; sed tiu lasta rimedo ne eblas ĉe UEA. Lahti 2019 eble eĥus kiel Hamburgo 1974. En tia perspektivo oni pli bone komprenas la bedaŭrinde drastan falon ĉe la "borsa" indico.

[HeKo 655 2-C, 16 aŭg 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0570 s s