Esperanta Civito

Lavango da plendoj pro la stato de UEA


Tuj post (sed ne pro) la publikigo de la hieraŭa "borsa analizo" en HeKo, lavango da plendoj kontraŭ la misfunkciado de Universala Esperanto-Asocio (nome ĝiaj sensalajraj estraranoj kaj salajrataj oficistoj) disvastiĝis tra la reto. Simple tiuj plendoj konfirmas la trafecon de tiu analizo.

D-ro Francesco Maurelli plendas pro sensenca frazo en www.esperanto.net (kiun la heredintoj de s-ro Torben Kehlet provizore adjudikis al UEA): "If a work has been translated to Esperanto, the translation is usually better than the one to English, because the translator didn’t do it for the money." Krom la gramatikaj eraroj en la ŝekspira lingvo (ekzemple "to" anstataŭ "into"), la tie esprimita koncepto estas draste malvera. Aliaj plendantoj (ekzemple mag. Brian Moon, s-ro Orlando Raola ktp) aldoniĝis al Maurelli. Ni povas diri ke la informado tra tiu retejo en la manoj de UEA estas trafa ekzemplo de pracelisma superegoo, laŭ la art. 1 de la Manifesto de Raŭmo.

S-ro Tobiasz Kaźmierski, la dekstra brako de la Konstanta Kongresa Sekretario, subite anoncis sian demision (jure, maldungiĝon) kun unumonata antaŭaverto. S-ro Kaźmierski sendis leteron al la Estraro de UEA, per kiu li esprimis malkonsenton pri kelkaj iliaj decidoj kaj malkontenton pri la nuna evoluo de la asocio.

Memkritike (?) d-ro Renato Corsetti "komprenas, ke ni nun troviĝas meze de granda teknika renovigo kaj tio estas io bona; sed ni samtempe troviĝas en la mezo de malapero de UEA". Al kio eĥas d-ro Amri Wandel: "Ĉi-jare la membraro de UEA verŝajne atingos la plej malaltan nombron en la lastaj du jarcentoj". Kompense, s-ino Claude Nourmont plendas pro fuŝo dum la UK-ero pri kiu responsis ĝuste Wandel...

Reage al la plendo pro www.esperanto.net estrarano Emilio Cid rekomendis aliĝi al la nova forumo.esperanto.net -- fidele s-ino Nourmont aliĝis, sed vane. La retejo misfunkcias.

La katastrofan staton de la informadika kunteksto konfirmas alies plendo. S-ro Dennis Keefe anoncas ke la jarlibro ne estas trovebla en la UEA-retejo. Kion tuj konfirmas s-ino Nourmont. Kiuj havas paperan jarlibron, tiuj povas konstati la enhavon, je sia profunda bedaŭro. Denove Amri Wandel: "Oni uzis tre malnovan datumbazon. Ekzemple, la redaktoro de Israela Esperantisto ne estas la indikita Doron Modan (eksiĝinta antaŭ jardeko), kaj la prezidanto de AIS ne estas la indikita Fabrizio Pennacchietti (li ĉesis en 2012)", kaj tiel plu.

(HeKo 655 3-A, 17 aŭg 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0704 s s 
  Total: 0.0856 s s