Esperanta Civito

Komuniko pri elektoj em Kabindo


La registaro en ekzilo de la Kabinda Respubliko altiras solene la atenton de la internacia komunumo al la banaligo de la dramo de Kabindo.

Fakte, en plena malrespekto de la internaciaj normoj, la angolaj aŭtoritatoj ĵus organizis tie ŝajnbaloton, kies rezulto estis pli frue konata. Dum la Kabinda Respubliko invitis al bojkotado, Luando publikigis rezulton kiu neniom spegulas la situacion sur la teritorio.

Tial ni atendas pliajn manovrojn de timigo kaj eĉ terorkampanjon fare de MPLA, kontraŭ sendefenda popolo kiu aspiras al sia sendependeco.

Naftomono estas uzata koruptocele, por silentigi la internacian komunumon, kaj la risko de civila milito estas reala.

Ni do alvokas la internacian komunumon por konkretaj iniciatoj, kiuj evitos la masakron de senkulpuloj.

(d-ro Joel Batila, kanceliero)

[HeKo 655 6-A, 29 aŭg 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0568 s s