Esperanta Civito

Pozitiva lernojaro en Institut Zamenhof

Pli ol 450 gelernantoj vizitadis la privatan instituton Zamenhof en Lomeo dum 2016/17, laŭ statistiko ĵus komunikita de c-ano Koffi Gbeglo. Ili estis distribuitaj sur dek klasoj laŭ du niveloj: ses elementaj kaj kvar mezgradaj. La mezgradaj havas pli da aliĝoj, ĉar ĉiu klaso averaĝe superas 45 kaj eĉ 50 gelernantojn, dum la elementaj apenaŭ atingas 45, foje eĉ ne 35.

En Togolando la lernejo daŭre situas inter tiuj kiuj plej bone preparas al la trapaso de la ŝtata ekzameno, kun altaj procentoj da sukceso, plej ofte super 90% kaj foje eĉ 100%. En la programo situas ankaŭ esperanto.

En la strukturo aktivas ankaŭ vesperaj kursoj kaj infanvartejo, sed ankoraŭ kun minimuma graveco.

[HeKo 655 7-B, 30 aŭg 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0170 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0455 s s 
  Total: 0.0625 s s