Esperanta Civito

En UEA la direktoro pli gravas ol la estraranoj


La ĝenerala sekretario de Universala Esperanto-Asocio, s-ro Martin Schäffer, germano loĝanta en Meksiko, ĵus cirkuleris la sekvan al la Komitato de UEA:

"Mi tre bedaŭras, ke venis publikaj plendoj, ke mi nek komentas, nek reagas en la komitata listo. Jam antaŭe kelkaj komitatanoj persone mesaĝis al mi. Ilin mi informis pri decido pri informpolitiko de la Estraro."

"Mi kompreneble ne ŝatas, ke suferas mia reputacio, kiel laborema kaj reagema Estrarano. Pro tio mi nun sentas min devigata publike informi, ke ekzistas decido de la Estraro pri informpolitiko. Ĝin proponis la nova Ĝenerala Direktoro de UEA. La celo estis, ke ni prezentu komunan bildon pri la diversaj aferoj kaj ke Estraro ne kontraŭdiru COn kaj inverse. Ĉiu mesaĝo estu rezulto de komuna opinio/interkonsento."

"Vidante la nunon mi konstatas, ke la afero ne funkciis. Mia kolego Stefan MacGill daŭre kuraĝis mesaĝi, sed mi sentis min devigata akcepti la decidon de la Estraro."

Al tiu komuniko s-ro Stefan MacGill, vicprezidanto de UEA, tuj reagis konteste:

"Mi ĝojus ekscii, kie troviĝas tiu estrara decido pri informpolitiko. Klare, ĝi eskapis mian atenton. Mi ne memoras voĉdoni pri io tia."

La interna situacio en tiu krizanta asocio evoluas do al hierarkia konflikto. Unuflanke la organiza filozofio (subtenata de aktivuloj kiel Osmo Buller kaj László Szilvási) laŭ kiu la burokrata aparato pli gravas ol la estraro kaj la komitato, rigardataj kiel balasto; aliflanke la reago (de kelkaj UEA-komitatanoj, sed precipe de TEJO) laŭ kiu ne eblas ke la direktoro superu la estraron.

Bonŝance demokratio ankoraŭ bone funkcias aliloke en Esperantio.

[HeKo 656 4-A, 4 sep 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0549 s s