Esperanta Civito

Silfer pri Zamenhof en la Hebrea Muzeo de Bolonjo

Kiu rilato ekzistas inter la hebrea demando kaj esperanto, ene de la solvo proponita de L. L. Zamenhof, alternativa al Haskalá (de kiu li estis kulture nutrita en sia familio), al cionismo (de kies spirita varianto li estis pioniro, kiel aktiva disĉiplo de Aĥad Haam, kies nomo inspiros unu el liaj multaj pseŭdonimoj: Unuel), al Bund (eĉ se li estis la unua juda aŭtoro de jida gramatiko, kiun li malpermesos publikigi)?

Tiun bazan demandon respondos prof. Giorgio Silfer la 1an de novembro 2017 ekde 18h00, per ital-lingva prelego ĉe la Hebrea Muzeo de Bolonjo pri "Se mi ne estus hebreo... enketo pri la origino de esperanto". La prelegon anoncas Itala Interlingvistika Centro kaj Bolonja Esperanto-Grupo "A. Tellini 1912" sojle de la Eŭropa Tago de la Hebrea Kulturo.

C-ano Silfer klopodos respondi al pliaj demandoj, okaze de la centa datreveno de la forpaso de Zamenhof. En kiu perspektivo Zamenhof revalorigis Hilelon? Kial li ŝanĝis la nomon al sia doktrino: de Hilelismo (1901) al Homaranismo (1906)? Kial li ne volis plu disvastigi sian verkon "Gillelism" kaj al kiu ĝi estis origine adresita? Kial li rifuzis la honoran prezidon de la Hebrea Esperantista Asocio, kies fonda asembleo estis kunvokita al Parizo komence de aŭgusto 1914? Ĉu ĝustas difini Zamenhofon "framasono sen antaŭtuko"? Ĉu ekzistas hebreaj koordinatoj, kaŝitaj ene de esperanto, kiel leksemoj kaj semantemoj?

Samtage prof. Silfer festos en restoracio de Bolonjo, kun lernintinoj kaj ekskolegoj, la 50an datrevenon de sia unua nomumo kiel instruisto. Ĝi datiĝas je 13a de oktobro 1967, kiel profesoro pri esperanto en dek klasoj de la porkomerca teknika instituto de Sesto S. G. (Milano).

[HeKo 657 2-B, 9 sep 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0554 s s