Esperanta Civito

Amendoj al la Konstitucio: ekis la senatokonsulto

Post la interkonsento de la majoritato kaj opozicio, la Senato komencis ekzameni la amendojn al la Konstitucio, proponitajn de Julio Herrero (Verda grupo) kaj Anna Bartek (Blanka grupo). Tio okazas en formo de telematika senatokonsulto, laŭ la artikolo 28 de la senata reglamento.

Kiel konate, la plej grava punkto koncernas la balotpremion okaze de elektoj. Tio estis ekdiskutata dum la lasta senata sesio en Loklo, aprilo 2017. Fine ambaŭ gruprestroj formulis kompromison: restos la balotpremio, sed nur per du postenoj (Konsulo kaj Vickonsulo); la ceteraj dek sep seĝoj estos asignitaj proporcie laŭ la D'Hondt-metodo.

Aliaj amendoj traktas la adekvatigon de la kvorumo por modifi la Konstitucion kaj la forigon de la maksimuma aĝo por kandidati al la Senato.

Dum la senatokonsulto, ĵus komencita, sen. Frederiko Nimubona (Verda grupo) proponis plian aldonan amendon. Temus pri nova paragrafo 5 en la artikolo 9: "La individuaj subskribintoj de la Manifesto de Raŭmo rajtas je la civitaneco, eĉ se ili ne membras en paktinta establo."  La opozicio esprimis tuj sian konsenton.

La senatokonsulto daŭras, sub la kunordigo de la Vickonsulo, kiu anstataŭas la Konsulon laŭ la art. 20, par. 4.

[HeKo 657 4-C, 10 sep 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0572 s s