Esperanta Civito

Debato pri la stato de Eŭropa Unio

Hieraŭ la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Jean-Claude Juncker, prezentis sian vidpunkton pri la estonteco de Eŭropo, dum la debato je duono de la parlamenta mandato. Li anoncis iniciatojn kaj novaĵojn en la fakoj sekureco, defendo, migrofluoj kaj internacia komerco.

Dum la debato la parlamentaj grupoj esprimis plej ofte aprezon pri la proponoj, sed ili ankaŭ emfazis la problemojn kiujn EU devus alfronti pli efike.

La ĉefa opoziciulo de EU, Nigel Farage el Britio, lamentis ke "la vojo laŭ kiu vi traktas Hungarion kaj Pollandon jam devus memorigi al ili la vivon sub la sovetiaj komunistoj, kiam vi diktas al ili kiel ili devus gvidi siajn landojn. Mi povas nur diri dankon al Dio, ĉar Britio foriras. Vi lernis neniom el la brita secesio. Se vi estus donintaj al Cameron koncedojn aparte pri la migrofluoj, neniam okazus la referendumo. Tamen la lecionon vi interpretas favore al centralizo, survoje al pli maldemokrata Unio".

Aliaj parlamentanoj, kiel Patrick Le Hyaric por la maldekstro, alvokis al pli sociala kaj solidara Eŭropo, finante kvazaŭ slogane: "Ni bezonas demokratan, socian kaj median renovigon, startante el la herboradiko".

Trans la principodeklaroj, Jean-Claude Juncker alfrontis specifajn temojn. Pri la migrofluoj li laŭdis Italion, kiu "savis la honoron de Eŭropo en la Mediteraneo". Li tamen fermis definitive la pordon al la plej grava mediteranea lando, kiu petis aliĝi al EU: Turkio, kiu "malproksimiĝis de Eŭropa Unio". Li aŭguris la ekeston de kontinenta ministerio pri ekonomio. Li emfazis la gravecon de la valuta unuiĝo, ankaŭ por difini la tutan politikan strategion de EU. Li ŝatus transnaciajn kandidatlistojn okaze de la elektoj en 2019. Kaj li anoncis ke li ne okupos sian postenon dum plia mandato.

Sin esprimante en la angla (same kiel la nederlanda verdulo, dum la ceteraj uzis la propran nacian lingvon, inkluzive de la parlamenta prezidanto, la itala Antonio Tajani), Juncker konkludis pri marto 2019: "Tiam Britio forlasos Eŭropan Union. Tio estas trista, sed ni devas respekti la volon de la brita popolo. Malgraŭ tio ni devas daŭrigi. Brexit ne estas la estonto de Eŭropo."

[HeKo 658 1-E, 14 sep 17]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0403 s s 
  Total: 0.0539 s s