Esperanta Civito

Sukcesa Studa Tago pri investado en Afriko


Fondumo Pro Esperanto realigis hodiaŭ sukcesan Studan Tagon pri la investado en evolulandoj ĝenerale kaj en la subsahara Afriko specife. Prezidis sen. Marie-France Conde Rey, vickonsulo pri financoj kaj prezidanto de la fonduma konsilio. Intervenis prelege d-ro Rolando Meerbergen, d-ro Leonardo Baroncelli kaj prof. Giorgio Silfer. La seminario estis planita kiel dulingva, sed ĉar ĉiuj partoprenantoj (inkluzive de la esperantistoj) komprenis la francan, ne necesis la interpretado.

D-ro Meerbergen okupis la tutan matenon per longa prezento pri manaĝerado, egalrajta investado, eŭristika mapado kaj aliaj konceptoj utilaj por kompreni lian metodon 49-2-49.

D-ro Baroncelli, eksambasadoro en Kongolando, emfazis la tri elementojn necesajn por efika investado en Afriko: a) sekurigi la juran kadron; b) realigi infrastrukturojn; formadi la homajn resursojn. Li apogis sin interalie al lastatempaj studoj por indiki novan strategion: redukti iom post iom la helpon de la internacia kooperado (kiu fariĝis malhelpo); reinvesti la kontribuojn el la afrikaj diasporoj; insisti pri mikrokredito turnita al la komunumo; multobligi la financajn borsojn, por ke la investado okazu en Afriko mem.

La aludo de d-ro Meerbergen al PPP - Publika-Privata Programo, nome la necesa kunlaboro kun la publika aŭ ŝtata sektoro, donis al sen. Silfer la okazon paroli pri la spertoj en la investado ĉe orienteŭropaj socioj en la epoko de la ŝtate programita ekonomio, kaj la diferencoj kun la situacio en Afriko. Poste li parolis pri la ebloj de senintereza banko, bazita sur la sekularigo de religia koncepto: tiu kiu motivas la islamajn bankojn. Sekvis analizo pri la financaj produktoj eblaj laŭ tia kreditsistemo.

La diskutoj emfazis interalie ke nur dudek milionoj da afrikanoj nuntempe utiligas mikrokrediton. Tio okazas ĉar mankas koopera kulturo (la valoro de solidareco), krome malhelpas politikaj faktoroj. Alia datumo estas surpriza, preskaŭ ŝoka: la manko de bankaj kontoj -- en Kongolando ekzistas nur ducent mil bankaj kontoj, dum la populacio atingas sesdek du milionojn.

La Studan Tagon aktive partoprenis kaj eŭropanoj kaj afrikanoj.

(HeKo  659 3-C, 23 sep 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0576 s s