Gravaj tekstoj en la oktobra informilo de KCE
Akurate survojas al la legontoj la oktobra numero (8:2017) de la monata infomilo "La eta heroldo de KCE". La gazeto enhavas du gravajn dokumentojn: la alparoloj de la emerita kaj de la eniranta Konsuloj okaze de la inaŭgura parlamenta sesio de la Esperanta Civito en Loklo (Svislando).
Sed la unua paĝo estas dediĉita precipe al CDELI: salutmesaĝo de la vickonsulo pri kulturaj aferoj, sen. Julio Herrero, okaze de la festo pro la sesdeka datreveno de la biblioteka fako kaj artikolo de c-ano Tomasz Chmielik, kiu revuas pri sia 30-jara studado rilate la verkaron de Edmond Privat. Kune kun Claude Gacond kaj Perla Martinelli, li ja estas la plej grava privatologo en Esperantio.
La gazeto omaĝas ankaŭ al la forpasinta poetino Marjorie Boulton.
Eblas ricevi senpage la "heroldeton" per retmesaĝo al <kce ĉe esperantio.net>.
(HeKo 659 5-B, 27 sep 17)