Esperanta Civito

Redakcia kunveno pri la decembra LF


Unu el la klarigoj pri la akurata apero kaj altnivela enhavo de "Literatura Foiro" estas la regula okazigo de redakciaj kunvenoj. Ĵus okazis tiu dediĉita al la decembra numero, per skajpo, sub la kunordigo de la ĉefredaktoro, c-ano Zlatoje Martinov. Partoprenis gec-anoj Perla Martinelli, asista redaktoro; c-ano Carlo Minnaja, recenza redaktoro; c-ano Fernando Pita, lingvistika redaktoro; c-ano Giorgio Silfer, redaktoro pri teatro. Forestis c-ino Marie-France Conde Rey, kinematografia redaktoro.

La redakcio rapide analizis la informojn pri la materialo antaŭvidita por LF 290 (decembro 2017), la lasta kies kovrilo estas dediĉita al libro ne esperantlingva kie tamen rolas ankaŭ esperant(ist)o. Komencite en 2014, la serio de verkoj tiaspecaj atingis kvardek unu numerojn.

La konsultiĝo enfokusiĝis ankaŭ pri recenzoj, kun oportuna konverĝo pri la estonta recenzostrategio.

Fine la redakcio elektis siajn du delegitojn ĉe la Forumo de la Esperanta Civito.

(HeKo 661 1-B, 11 okt 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0585 s s