Esperanta Civito

Eksploda situacio en Togolando


La koalicio de la dek kvar opoziciaj partioj protestas tra manifestacioj perforte sufokataj en diversaj urboj de Togolando, unuavice Lomeo, la ĉefurbo. La registaro malpermesas pliajn manifestaciojn.

Semajnon post la Internacia Junulara Kongreso en la sama lando ekis marŝoj kontraŭ la reĝimo de prezidento Faure Gnassingbé, elektita en 2005: lia familo regas de post kvindeko da jaroj. La opozicio petas lian demision antaŭ la fino de la nuna mandato, kaj ke ne estu pli ol du prezidentaj mandatoj.

Ĉi-semajne la manifestacioj registris la unuajn viktimojn: unu mortis en Lomeo kaj tri en Sokodeo. Al ili oni devas aldoni dudek vunditojn kaj kvardekon da arestitoj. Neniu esperantisto ŝajnas inter ili.

Lomeo devus gastigi fine de novembro la 34an Konferencon de la Ministroj de Frankofonio.

(HeKo 662 2-C, 20 okt 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.0555 s s