Esperanta Civito

Mallaŭda mocio kontraŭ la Konsulino


Sen. Carmine Dello Spedale (afrikano, ĉar naskita kaj edukita en Eritreo) de la Verda grupo estas la unua proponinto de rezolucio, kiu tuj ricevis la apogon ankaŭ de la opozicio en la Senato, per la subskribo de la Blanka grupestrino, sen. Anna Bartek. La ĵus liverita "mallaŭda mocio" tiel tekstas:


La Senato de la Esperanta Civito, kunvenanta en ordinara sesio en Buĵumburo la 27an de decembro 2017,

memorante ke
la Konsulo estas la oficiala reprezentanto kaj proparolanto de la Civito (art. 20 par. 1 de la Konstitucio) kaj konsekvence ties eksterigoj havas apartan gravecon kaj tiun devontigas jure kaj politike pli ol ajnan parlamentanon;

emfazante ke
kiel senatano la Konsulo estas submetita al la ĵuro pri fideleco al la Konstitucio (art. 2 par. 3 de la Senata Reglamento) kaj ke, en kazo de demisio, la Konsulo komunikas al la Vickonsulo sian demision, kiu devas esti en la tagordo de la unua senata sesio post tiu komuniko; kaj ke se la Senato akceptas la demision, tuj oni aplikas la artikolon 5 de la Senata Reglamento;

konstatante ke
la Konsulino, sen. Chamberline Nguefack Zedong, spite al sia tria senata mandato kun evidenta kono pri la normoj kaj proceduroj, kaj kun engaĝo de ĵuro ekde 2007, tamen ne respektis la proceduron kaj kondutas insulte al la Senato, kvazaŭ ne gravus la parlamenta decido;

bedaŭrante ke
la Konsulino celis kompromiti la Esperantan Civiton diskonigante falsajn informojn pri ties funkciado;

rimarkigante ke
la Konsulino neniam konsultis la senatajn grupestrojn aŭ aliajn parlamentanojn, kaj konsekvence nur la Konsulino responsas pri sia miskonduto;

esprimas
profundan mallaŭdon pro la konduto de la Konsulino kaj

decidas
denunci la Konsulinon ĉe la Kortumo konforme al la art. 6 par. 3 de la Senata Reglamento (proceduro de "impeachment" certe pro misuzo de povoj kaj eventuale pro privata intereso en oficaj agoj.

La Konsulino ĝis nun ne reagis, same kiel ŝi ne respondis al Foruma interpelacio liverita antaŭ kvin semajnoj.

(HeKo 663 3-C, 31 okt 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0391 s s 
  Total: 0.0540 s s