Esperanta Civito

Kiel funkcias niaj "fakaj asocioj"? La raŭmisma metodo


La plej antikva festos en 2018 sian oran jubileon, la plej freŝa eĉ ne estas unujara. Temas pri societoj aktivantaj per (kaj por) esperanto en diversaj franĝoj de la socio: unuflanke aliĝintaj al la Pakto, aliflanke kun grava neregistara organizo kiel referenca aŭ eĉ tegmenta asocio.

La plej prestiĝa el ĉi-lastaj estas PEN Internacia, kie nian literaturon reprezentas la Esperanta PEN, fondita en novembro 1991 kaj agnoskita de la PEN-mondkongreso en 1993. Kompare kun aliaj centroj, la nia estas tre malgranda: nur dudeko da membroj (ĉiuj efektivaj profesiuloj), kontraŭ ekzemple kvarcento de la itala PEN (ja la itallingvanoj estas pli ol cent milionoj en la mondo, dum la esperantlingvanoj...). Tamen pli ol 90% de nia membraro pagas regule la kotizon, dum nur 10% de la itala, kiu agonias.

En PEN Internacia (praktike la Unesko-agentejo pri beletro) la centroj reprezentas ne ŝtatojn, sed literaturojn: tial ankaŭ ni ĉeestas. Simile okazas kun ALTE: en la Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj ne situas ŝtatoj, sed lingvoj -- tial ankaŭ Kultura Centro Esperantista.

La Naturamika Internacio forĵetis la esperantistojn parte pro iliaj eraroj mem (ne hazarde TANEF sin mortigis en 2006), sed precipe pro statuta modifo, kiu eliminis ĉiun sekcion ne teritorie identigeblan. En 2010 nia naturamikaro resurektis kiel societo registrita en lando sen NFI-sekcio: Hispanio. Kun du laboringvoj: la kastilia pro la regna konstitucio kaj esperanto pro respekto al ĉiuj minoritatoj; kaj kun la rajto anigi ankaŭ eksterlandanojn. En 2012 Esperanta Naturamikaro iĝis observanto, kaj en 2017 plena membro: neniu alia asocio rajtas reprezenti la naturamikan movadon naciskale en Hispanio, kaj transnacie per la zamenhofa.

Pli komplika la rilato kun Internacia Virina Konsilio, fare de Feminisma Esperanta Movado: la esperantistinoj atingis la rajton esti invititaj kiel observanto, pormomente. Kaj Civila Esperanta Servo situas ĉe la komenco.

La raŭmisma metodo aplikas do diversajn taktikojn, por agnoskigi nian lingvon. Aliflanke, ĝi evitas ke la "fakaj asocioj" havu piramidan strukturon, kun landaj sekcioj: oni privilegias transnaciajn unuojn, kiuj por eksterlanda laboro, precipe reprezenta kaj diplomatia, apogas sin sur la Civitaj legacioj. La tuton subtenas konsorciaj servoj: finance, fondumo Pro Esperanto; informe, periodaĵoj kiel HeKo, Heroldo de Esperanto, Literatura Foiro.

Ĝuste tial, vi povas peti aliĝon al tiuj paktintaj establoj ankaŭ tra nia redakcio.

(HeKo 664 6-C, 13 nov 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0572 s s 
  Total: 0.0713 s s