Esperanta Civito

Tago de la Verkisto en Prizono 2017


Morgaŭ PEN Internacia celebros la Tagon de la Verkisto en Prizono. Por 2017 estas en la fokuso la kazoj de Cesario Alejandro Félix Padilla Figueroa en Honduraso, Nguyen Ngoc Nhu Quynh en Vjetnamo, Ramón Esono Ebalé en Ekvatora Gvineo, Razan Zaitouneh en Sirio, Zehra Doğan en Turkio.

Daŭre observata estas ankaŭ la kazo de verkistino Dareen Tatour, en hejma aresto en Nazareto. Ŝin renkontis lastatempe Jennifer Clement, PEN-prezidantino.

Inter la PEN-verkistoj kiuj aktivas por la enprizonigitoj meritas apartan mencion Homero Aridjis, Neil Gaiman, Kamila Shamsie, Madeleine Thien kaj Ai Weiwei.

Esperanta PEN-Centro okupiĝas pri kazoj de enprizonigo pro la uzo de malpermesata lingvo, sendepende de la enhavo. Ni memoru ke esperanto mem situas de tempo al tempo en listo de malpermesataj lingvoj: la plej gravaj dum la unua mondmilito (en kelkaj landoj de la Entento, specife Francio kaj Italio) kaj dum la dua (en landoj sub la influo de la Tria Regno; tamen Radio Romo elsendis militan propragandon en nia lingvo ĝis 1942).

En la PEN-Komitato por verkistoj en prizono nian centron reprezentas d-ino Chiara Macconi.

(HeKo 664 7-B, 14 nov 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0173 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0682 s s 
  Total: 0.0855 s s