Esperanta Civito

Chamberline Nguefack survoje al "impeachment"


Jam naŭ el dek naŭ senatanoj apogas la mallaŭdan mocion de sen. Carmine Dello Spedale kontraŭ sia kolegino Chamberline Nguefack Zedong, la nuna Konsulino. Sufiĉus deka subskribo kaj ŝi estus aŭtomate denuncita al la Kortumo, "pro misuzo de povoj kaj eventuale privata intereso en oficaj agoj". La deka povus esti la nuna Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer, sed li preferas resti super la partioj, kiel tagprezidanto dum la parlamenta sesio fine de decembro en Buĵumburo.

La elpostenigon de la Konsulino proponas ses Verdaj kaj tri Blankaj senatanoj (inkluzive de ambaŭ grupestroj, majoritata kaj opozicia): la kvara Blankano rezervis al si la decidon dum la senata kunsido. Tri el la naŭ naskiĝis en Afriko, la ceteraj en Eŭropo. Kaj kvar el la naŭ estas virinoj. En la Civita Senato nuntempe sidas kvin rezidantoj en Afriko, inkluzive de sen. Nguefack; kaj sidas sep virinoj, inkluzive de ŝi.

Se la mallaŭda mocio estos kvoruma, kiel tre probablas, tio ekvivalentos al malakcepto pri la demisio de la Konsulino, en unua lego. Ŝi tamen povos eviti la proceson (kaj ĝiajn financajn sekvojn), se ŝi konfirmos sian demision tuj post la decido de la Senato.

(HeKo 665 4-C, 20 nov 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0456 s s 
  Total: 0.0603 s s