Esperanta Civito

Interesa Studa Tago en la norda legacio


Kelkaj eminentaj svedaj esperantistoj partoprenis hodiaŭ la Studan Tagon organizitan de la norda legacio de la Esperanta Civito, en Stokholmo ĉe la Solidardomo. Matene prelegis c-ano Giorgio Silfer, posttagmeze gec-anoj Perla Martinelli kaj Bertil Nilsson. Kontribuis per demandoj kaj komentarioj interalie ges-roj Agneta Emanuelsson, Christer Kiselman, Kerstin Rohdin kaj Hartmut Traunmüller.

La Studa Tago estis dediĉita al la esploro pri la rilatoj inter judaismo kaj esperanto, tra la ideoj kaj verkoj de Zamenhof. Kiel konate, raŭmistoj science analizas la signifon de la judeco de Zamenhof, dum finvenkistoj silentas pri tiu judeco, eĉ kaŝas ĝin deklarante la Majstron polo -- kia li estis nek jure nek kulture.

D-ino Martinelli komparis la kvar ĉefajn biografiojn pri Lazaro Ludoviko Zamenhof, verkitajn respektive de Edmond Privat (1920), de Marjorie Boulton (1961), de Zofia Banet Fornalowa (2001) kaj de Aleksander Korĵenkov (2009). Laŭ ŝi la plej hagiografia restas tiu de d-ino Boulton, kiun kvalite superas la pli frua "Vivo de Zamenhof" de d-ro Privat, kvankam al ĉi-lasta mankis multaj informoj. Sendube la libroj aperintaj en la nuna jarcento, inkluzive de la lasta de prof. d-ro hab. Walter Zelazny, prilumas la tutan temaron multe pli atente.

C-ano Nilsson konkludis la Studan Tagon priskribante celojn kaj progresojn de homaranistiko, kiel nova sciencobranĉo traktanta la eksterlingvajn interesojn de la aŭtoro de esperanto.

Dum la mateno, prof. Silfer gvidis koncizan kurson pri la hebrea demando, komparante la kvar solvojn (la kvinan, nome la Endlösung hitleran, li nur menciis pro la efiko kiun ĝi povis havi al la ceteraj): Haskalá, cionismo, Bund kaj hilelismo/homaranismo. Pri lia kurso s-ino Rohdin komentariis: "Mi estus dezirinta havi profesoron kiel vin".

[HeKo 665 8-C, 26 nov 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0525 s s 
  Total: 0.0656 s s