Esperanta Civito

La Forumo ekbalotas por la Kortumo 2018-19


Kiel kutime ĉiun duan jaron la Forumo renovigas la arbitracian instancon de la Esperanta Civito. La Kortumo konsistas el tri membroj, al kiuj aldoniĝas du vicmembroj.

La elirantaj kortumanoj Hilary Chapman, Morison Feïdegaï kaj Tiziana Rogora rekandidatas. Al ili aldoniĝas kiel kandidatoj c-anoj Giuseppe Campolo kaj Andrés Martín.

La justica povo dependas unuavice de la paktintaj establoj, kies delegitoj ekde morgaŭ povos voĉdoni perkoresponde. La balotiloj rete ricevotaj de la aktisto estos printitaj 27 decembro 2017 kaj eniros la urnon kune kun tiuj de la ĉeestantaj Forumanoj, okaze de la parlamenta sesio en Buĵumburo.

Por pliaj informoj: kortumo ĉe esperantio.net

[HeKo 666 2-C, 30 nov 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0767 s s 
  Total: 0.0905 s s