Esperanta Civito

En Romo la unua postkongresa prelego pri Afriko


Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo. Institut Zamenhof en Lomeo. Lernejo en Kinŝaso kaj orfejo en Kivuo. Instruado en plej diversaj lokoj, de la kampoj por rifuĝintoj ĝis la universitatoj. La aktiveco de Societo Internacia por Paco Universala. Kaj tiel plu: la afrika Esperantio kreskas -- ĉu ni (kon)scias pri tio?

Kongrue al la simboleco de "caput mundi" okazos en Romo la unua raportado pri la nuna stato de la afrika Esperantio, nur tri tagojn post la fino de la 8a Afrika Kongreso de Esperanto kaj eĉ nur unu tagon post la fermo de la parlamenta sesio de la Esperanta Civito en Buĵumburo.

Ĵus alveninte al Romo el Burundio, prof. Giorgio Silfer enkondukos diskuton pri la "verda" Afriko ĉe la sidejo de la Roma Esperanto-Centro <Luigi Minnaja>, 29 decembro 2017, je 18h00. La adreso: strato Santa Dorotea 23, dua etaĝo. Bonvenigos d-ro Giorgio Denti, prezidanto de REC.

La proparolisto de la Esperanta Civito vizitis unuafoje en 1970, kiel delegito en la interkontinenta kongreso de la Ligue internationale de l'enseignement, de l'éducation et de la culture populaire, en Dakaro. Li gvidis poste plurajn esperantologiajn semajnojn, en Lomeo, Dakaro kaj Buĵumburo, ĉiam sensalajre. Li estas unu el la plej kompetentaj eŭropaj afrikanistoj en la esperanta popolo.

[HeKo 667 2-C, 8 dec 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0570 s s