Esperanta Civito

Silfer kaj Ŝtimec la plej popularaj verkistoj


Kvar nomoj estis selektitaj de Esperanta PEN-Centro por submeto al la abonantaro de "Literatura Foiro". La abonantoj rajtis spontane indiki ankaŭ alian nomon (ekz. Baldur Ragnarsson), sed nur unu eluzis tiun ŝancon.

Al la ĉefredaktoro alvenis la voĉoj de: Bartek, Birindwa, Campolo, Chmielik, Conde Rey, Deceuninck, Dello Spedale, E-ista Domo Razgrado, Felszeghy, Herrero, Karibe, Kirova, Kultura Centro E-ista, Levi, Lovriĉ, Mallia, Martín, Martinelli, Martinov, Mihalkov, Minnaja C., Minnaja N., Mitev, Nemere, Nilsson, Nordenstorm, Oŝlak, Pennacchietti, Rodari E., Rossi, Silfer, Steele, Varese, Zavadlav. Entute 34 validaj voĉoj el 16 landoj en tri kontinentoj: 12 balotintoj estas PEN-anoj.

Ricevis voĉojn: Giorgio Silfer 17, Spomenka Ŝtimec 8, Isván Nemere 3, Trevor Steele 3, Mao Zifu 1, sindetene 2. Alivorte: Silfer estas la plej merita laŭ duono de la balotintoj, Ŝtimec laŭ kvarono.

Estas rimarkinde ke la ununureco kiel selektita virino per si mem favoris aŭtorinon Ŝtimec, dum Silfer frontis du gravajn aŭtorajn konkurantojn.

Sekve de la supra rezulto, Esperanta PEN-Centro povas respondi nun al la invito specife sendita de la Sveda Akademio, indikante sian novan kandidaton al la literatura Nobelo, post la forpaso de la karmemora d-ino Marjorie Boulton. Intervjuo kaj konciza biografio de d-ro Giorgio Silfer aperos en LF 291 (februaro 2018).

[HeKo 667 8-B, 15 dec 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0372 s s 
  Total: 0.0521 s s