Esperanta Civito

Civila Esperanta Servo jam aktivas en Burundio


Delegacio de Civila Esperanta Servo, kunordigata de civitano Claudiu Doda, esploris hodiaŭ en Buĵumburo la diversajn rimedojn troveblajn surloke por realigi domfabrikon. La celo estis konstati la eblecojn kaj mankojn por la restrukturota domo destinita al la oficejo de projekto AmaHoro en Nyanza Lac.

"En Burundio oni povas trovi praktike ĉion necesan, sed rilate al cemento, farbo kaj aliaj materialoj prefere sin turni rekte al la produktistoj, ĉar la prezoj en la vendejoj kelkfoje estas pli altaj ol en Andaluzio" komentarias la kunordiganto de CES. La situacio de la vendado, groce kaj debite, laŭ li memorigas tiun en Rumanio antaŭ jardeko.

CES malfermis konton ĉe afrika banko, por ebligi operaciojn lige al sia aktiveco en Burundio. La konton administras la prokuristo de Pro Esperanto, kun mandato ankaŭ al civitano Doda.

Kunveno de la estraro de SIPU kaj la delegacio de CES, sub la prezido de la Vickonsulo de la Esperanta Civito, okazos dum la venontaj tagoj. La 25an de decembro CES vizitos la terenon kaj la konstruon en Suda Burundio.

[HeKo 668 3 C, 22 dec 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0180 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0629 s s