Esperanta Civito

La demisio de Baltasar malfermas novan fazon en TEJO


Subite demisiis la prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Enric Baltasar (pseŭdonimo de Pau Codina Alemany). Lia prezido daŭris malpli ol kvin monatojn kaj ĉesis post (ĉu pro?) konflikta decido de la TEJO-Komitato, kiu rifuzis al li ofici kun honorario en Roterdamo, kiel kunordiganto de la surloka junulara stabo.

La kunordigado de tiuj laborfortoj restas problema; krome la eksiĝo de s-ro Baltasar levas demandon ankaŭ pri la preparado de la Internacia Junulara Kongreso 2018 en Hispanio.

TEJO havas du vicprezidantojn, kiuj teorie povus gvidi la asocion sen prezidanto ĝis novaj elektoj dum tiu IJK.

Per nefermita letero Enric Baltasar atribuas sian demision al neprecizigitaj "personaj kialoj". La letero, cetere, vekas perplekson pro sia dense finvenkisma stilo.

[HeKo 669 6-A, 3 jan 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1365 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.1784 s s