Esperanta Civito

Akuratas la unua numero (2280) de Heroldo en 2018


Estas prespreta la unua numero de "Heroldo de Esperanto" en 2018. Ĝi konsistas el kvar paĝoj en formato A3, laŭ grafiko simila al tiu kiu karakterizis ĝin antaŭ 2017. Tamen la enhavo kaj la aperofteco ne estos plu tiuj de la du jardekoj ĉe LF-koop, kiu produktis numeron je ĉiu tria semajno, kaj etendis la informadon al ĉiuj sektoroj de Esperantio. HdE restas paktinta establo: en la Forumo ĝin reprezentas c-ano Fernando Pita, al kiu baldaŭ aldoniĝos la dua delegito.

Efektive, LF-koop ankoraŭ zorgas pri la eldonado, sed la gazeto estas posedata kaj administrata de alia subjekto, kiu ĵus aĉetis ĝin de LF-koop: Kultura Centro Esperantista. Per tiu nova servo KCE brile eniras la oran jubileon de sia ekzisto (1968-2018). La akiro de HdE estas unu plia sukceso de la nova reĝimo, ekinta en 1995: lanĉo de la Pakto (1998, prezido Buhlmann), aĉeto de kvaretaĝa domo kun 1.100 kvadrataj metroj da parcelo (1999, prezido Brun), okazigo de la unua internacia esperanto-kongreso en Ĉaŭdefono (2003, prezido Brun), starigo de la lingvotesta sistemo kaj agnosko fare de Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (2007, prezido Mühlemann), kvar afrikaj esperantologiaj semajnoj (prezidoj Mühlemann kaj Martinelli), kaj tiel plu.

"Heroldo de Esperanto" funkcios kiel monata organo de KCE. Ĝi estos ricevebla ne per la pago de abonkotizo, sed kontraŭ libervola donaco. La numero 2280 estas asignita pro la supozo, ke la nesolventa Lexus plenumos sian devon al la propraj klientoj, produktante dek du numerojn en 2017 (ĝis nun aperis nur du reale, kaj du pliaj virtuale), el kiuj la lasta estus la numero 2279.

La januara HdE dediĉas tutan paĝon al la afrika Esperantio, kaj tutan paĝon al la lingvotesta sistemo. Alia paĝo enhavas artikolojn pri la aktiveco de KCE kaj ĝiaj aliancanoj, fine de la Zamenhofa Jaro. La unua paĝo raportas pri internaciaj aktualaĵoj, inkluzive de virinaj rajtoj.

Varbekzemplero estas mendebla tra <kce ĉe esperantio.net> kaj ankaŭ tra nia redakcio.

(HeKo 669 7-B, 4 jan 18)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0690 s s 
  Total: 0.0825 s s