Esperanta Civito

La krizo de UEA bemolo de 2017 laŭ LOdE


Preskaŭ unuanima indiko pri la krizo de Universala Esperanto-Asocio, kiel ĉefa bemolo de la jaro 2017, laŭ sondado farita de "La Ondo de Esperanto". Tamen estas interesaj la diversaj nuancoj.

Por iuj, temas pri krizo precipe de la Centra Oficejo (Balaz). Por aliaj, gravas "la perdo de altiroforto al esperantistoj, tiel ke UEA iĝis nur unu el la multaj ludantoj en la kampo de Esperanto, kaj ne la plej brila" (Corsetti): do la fino de la UEA-monopolo estus io negativa... Aliaj parolas pri "skandaloj ĉe UEA" (Gonĉarova), esperas ke "UEA ĉesos malriĉiĝi en 2018" (Huang Yinbao), aŭ rimarkas per milda eŭfemismo ke "la situacio en UEA ne estas floranta" (Bartek).

Plej amare sin esprimas Katalin Kováts: "mi mencius la problemojn en la Centra Oficejo de UEA, la serion de malsukcesaj agadoj de la direktoro, kiuj transiris la limojn de la Roterdama domo kaj en diversaj kanaloj malprestiĝigis la movadon, ankaŭ la UEA-estraron. Multaj perdis la fidon, multajn ni perdis pro tio."

La sinteze plej ekvilibra skizo, kvankam nekompleta, venas el Pawel Fischer Kotowski:

Pozitive
– aperigo de la papera Pasporta Servo post sesjara paŭzo;
– ekstereŭropaj kongresoj de SAT (1a en Azio) kaj TEJO (1a en Afriko);
– reĝustigo de la aperritmo de Esperanto (bedaŭrinde, ne de ĝia kvalito);
– agadoj ĉe Unesko: Zamenhof-jaro, Unesko-Kuriero, parolado de Rakoen Maertens;
– 20-jariĝo de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano;
– la unua venko de la Esperanta Selektitaro;
– (malfrua) ŝanĝo de la Ĝenerala Direktoro de UEA.

Negative:
– totala fiasko de la Strategia Plano de UEA 2013–2017;
– plia jaro de UEA kun financa deficito, akcepto de deficitega buĝeto 2018;
– membronombroj de UEA kaj TEJO, maltaŭga propono pri reformo;
– krizo inter UEA kaj TEJO, kio malfortigis ambaŭ organizaĵojn;
– ĉesigo de laboroj pri reformo de la Statuto post la sendependigo de TEJO;
– malfrua kaj erarplena Jarlibro 2017, redaktita de volontulo;
– ekde 2017 La Ondo aperas nur bitforme kaj Heroldo preskaŭ ne aperas.

[HeKo 670 5-A, 19 jan 18]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0165 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0600 s s