Esperanta Civito

Literatura Foiro regalas per 384 paĝoj en 2018


Kiel promesis LF-koop, en 2018 ĉiu numero de la dumonata "Literatura Foiro" havos 64 anstataŭ 56 paĝojn, entute 384, tamen sen altigo de la abontarifo. Kaj la unua numero (291, februaro 2018) estas ĵus liverita al la presejo.

La ĉi-jara kolekto omaĝos al la ses ĉefverkoj de la traduka ĝenro en esperanto, komencante per "La faraono" de Prus/Kabe, al kiu LF 291 dediĉas la kovrilon (realigitan de Gábor Deák), longan kaj profundan eseon de Tomasz Chmielik kaj elzeviron pri Kabe mem fare de Giorgio Silfer. Pri tradukarto (specife tra relajsa lingvo) temas ankaŭ artikolo de Zlatoje Martinov kaj diversaj recenzoj.

La ĉefredaktoro intervjuas Giorgio Silfer, kiun la abonantaro kandidatigas tra Esperanta PEN-Centro al la PEN-Nobelo. Martinov aŭtoras ankaŭ humuran rakonton ĉi-numere.

Kutime LF havas flarindan aromon de mezorienta eŭropeco, ne nur pro la eseo de Chmielik. Proze kontribuas ĉi-foje Mirela Ivanova, Venelin Mitev, Vinko Oŝlak. Poezie Elena Popova.

Turnitaj al Afriko estas la paĝoj de kunlaborantinoj: Helmi Martikainen pri la virina situacio en Kongolando, Marie-France Conde Rey pri du filmoj el Tunizio.

Inter la recenzoj de Dimitrje Janiĉiĉ, Carlo Minnaja, Fernando Pita rimarkindas tiu de Valentin Melnikov,  rifuzita de "Beletra Almanako" (kiu aplikis cenzuron eĉ al Carlo Minnaja).

"Literatura Foiro" estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 671 4-B, 31 jan 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0390 s s 
  Total: 0.0531 s s