Esperanta Civito

Nia literaturo en fama usona universitato


Unu el la plej famaj universitatoj en la mondo, MIT en Usono, gastigis en la nuna semestro esperanto-kurson, kiu kulminis per literatura seminario. La iniciaton proponis kaj kunorganizis d-ro Francesco Maurelli, vicprezidanto de TEJO, nuntempe esploristo pri robotiko ĉe MIT.

Ne la unuan fojon ĉi-jarcente esperanto estas instruata ĉe MIT. En 2004 s-inoj Julie Schwartz kaj Erin Piateski gvidis kurson kaj eĉ kunfondis oficiale studentan esperanto-societon. Ĉi-foje instruis Francesco Maurelli kaj Andy Rosenbaum; la seminarion pri literaturo prizorgis Julie Schwartz, kun partopreno de Esther Schor.

Krom la jam mortintaj klasikuloj (inter kiuj bedaŭrinde mankis Szathmári), la studataj vivantaj verkistoj estis Baldur Ragnarsson kaj Giorgio Silfer (Nobel-kandidatoj fare de ALE respektive de Esperanta PEN-centro), la membroj de du skoloj (La Patrolo respektive la "ibera") kaj du aŭtorinoj (Löwenstein kaj Ŝtimec).

[HeKo 671 6-A, 2 feb 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0578 s s