Esperanta Civito

Neves prelegos en la lingva kolokvo de KCE


Gonçalo Neves el Portugalio estos la ĉefa preleganto dum la tria lingva kolokvo de Kultura Centro Esperantista, okazonta en Ĉaŭdefono 13-15 aprilo 2018. La kolokvo estos dediĉita al la rilatoj inter esperanto kaj Ido, cent dek jarojn post la skismo iniciatita de Louis Couturat kaj Louis de Beaufront.

"Ido kaj Esperanto -- malsamaj vojoj sur Parnason" estos la temo pritraktata de mag. Neves dum la kolokvo. Li travivis unikan spertaron: post la debuto kun tri hispanoj en la t.n. "ibera skolo", li portempe kabeis kaj dediĉis sin al Ido, iĝante talenta poeto en tiu lingvo; sed post kelkaj jaroj li revenis al esperanto.

Aliaj kontribuontoj al la kolokvo estas Hilary Chapman, André Cherpillod kaj Giorgio Silfer. KCE atendas konfirmon pri la ĉeesto de elstaraj gastoj, kiel eksakademianoj Christer Kiselman (prezidinto) kaj Perla Martinelli (iama sekretario), kaj d-ro Tazio Carlevaro, esperantologo kaj idologo samtempe.

Kial KCE organizas aranĝon pri ĉi tiu temo, anstataŭ CDELI? "Unue ĉar CDELI mem tre malofte okupiĝas pri aliaj interlingvoj, spite al sia misio: ĝi faras esperanto-kursojn, muntis esperanto-libroservon ktp, kvazaŭ eta duoblaĵo de KCE" respondas la Esperanto-Domo en Svislando. "Due ĉar la komparo inter la du planlingvoj estas tre utila por lingvistika esploro pri la evoluo de la zamenhofa."

Dum la aranĝo kunvenos ankaŭ la Asembleoj de KCE respektive LF-koop, okazos ceremonio en la Esperanta Panteono (interalie la transdono de la cindroj de c-ano Manuel de Seabra) kaj probable kunvenos la Lingva Komitato de Esperantio.

Pliaj informo tra kce ĉe esperantio.net aŭ nia redakcio.

[HeKo 672 1-B, 10 feb 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0894 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.1309 s s