Esperanta Civito

Lingva Komitato kunvokota en aprilo 2018


La Konsulo baldaŭ kunvokos la Lingvan Komitaton de Esperantio, kiu rolas kiel komisiono "ad hoc" por la Esperanta Civito, kaj konsistas el homoj kun raŭmisma koncepto pri nia lingvo. Lastfoje ili diskutis kaj decidis pri la neologismo "ĉaŭ", proponita kiel saluto ene de la civitanaro.

La tasko asignota ĉi-foje estos leksikologie multe pli ampleksa: necesas krei liston de nomoj por lingvoj parolataj de indiĝenaj popoloj. La jam spureblaj vortoj ŝajnas ofte arbitre elektitaj, kiel en Vikipedio.

"Okaze de la lingva kolokvo de KCE en aprilo, mi esperas ekdiskuti kun la ĉeestantaj LK-anoj (eble duono de LK mem) pri la kriterioj. Necesos konsideri la leksikografian tradicion en nia lingvo (interpretata de la Gastona, pli ol la Duka PIV) apud la rekomendoj de gravaj akademioj, ekzemple la iama pri sciencoj en Moskvo, kiu (bedaŭrinde laŭ mi) influis la uzon ankaŭ en Esperantio" klarigas c-ano Silfer.

Ĉu tamen la LK ne kunlaboros tiucele kun la Akademio de Esperanto? Ja ne temas nur pri demando interna al la Esperanta Civito. "La nunaj LK-anoj sufiĉas por trakti la demandon; sed okaze de nedecido pri specifa termino ili povos peti la opinion ankaŭ de aliaj fakaj individuoj kaj instancoj, interalie AdE" respondas la kunvokonto.

[HeKo 672 2-C, 12 feb 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0592 s s