Esperanta Civito

Esperantio trioble dum la tago de la gepatra lingvo


Tri iniciatoj honoris samtempe nian lingvon, danke al la transnaciaj rilatoj de la Esperanta Civito, en Meksiko 21 februaro 2018. Por ili kunlaboris Esperanta PEN-Centro kaj meksikaj gecivitanoj.

La ĉefan taskon plenumis la Konsulo, kies artikolo pri denaskismo aperis frumatene en la ĉefurba ĵurnalo "Indicador Político" sub la titolo "Cuatro generaciones de idioma materno; mejor dicho, paterno". La tradukitan tekston publikigos "Heroldo de Esperanto" 3:2018.

Prof. Giorgio Silfer prelegis vespere ĉe la Rotaria klubo en Akapulko pri la esperanta literaturo, en plena salono. Post la laŭte aplaŭdita prelego venis demandoj de kelkaj rotarianoj; krom la gasto respondis gec-anoj Bertha kaj Luis Raudón. La aranĝo havis agrablan epilogon: vendiĝis la lastaj ekzempleroj de la elĉerpata tria eldono (ne enkalkulante piratan represon fare de Hispana Esperanto-Federacio) de la lernolibro verkita de Fernando de Diego, realigita de LF-koop kaj Praxis en Meksiko mem. La enspezo pro la vendo estas destinota al rotaria kampanjo por helpi malriĉulojn aĉeti aŭdhelpajn aparatojn.

La plej grava evento okazis samtempe for de la Pacifiko, en Meksikurbo: kadre de dutaga festivalo pri indiĝenaj lingvoj kvar poetoj deklamis siajn versojn en la fama Colegio Nacional, zorge de Instituto Nacia de Indiĝenaj Lingvoj. Unu el ili estis Giorgio Silfer, kandidato al la literatura Nobelo: la surbendigon oni elsendis kaj ĝi estas spektebla en Youtube; kontribuis la voĉo de Nikolin', kiu kantis la poemon, fakte kanzonon.

[HeKo 672 8-C, 22 feb 18]

Civitano komentarias:
La ligilo al Youtube, kie esperanto situas je 3:30:00 proksimume, estas
https://www.youtube.com/watch?v=aSaODRxw28w
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0560 s s